Vizitu Forumon

Wen Jiabao intervidiĝis kun Manmohan Singh

(GMT+08:00) 2009-12-19 15:56:25
La 18-an de decembro laŭ la loka tempo en Danlando, ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun hinda ĉefministro Manmohan Singh kaj interŝanĝis opiniojn koncerne al Kopenhaga Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo. Wen Jiabao diris, ke la kopenhaga konferenco celas akceli tutmondan kunlaboron en pritraktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, Ĉinio kaj Hindio faris grandan strebon por la konferenco, kaj Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun Hindio kaj fari koncernan kontribuon por internacia kunlaboro en pritraktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Manmohan Singh diris, ke pritraktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo devas nek devii de "Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo", nek nei principon "komuna sed distinga devo".
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto