Vizitu Forumon

Evoluantaj landoj laŭdis ĉinan promeson pri traktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2009-12-19 17:12:23

La 18-an de decembro, taksante parolon fare de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en kunveno de gvidantoj kadre de Kopenhaga Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo, oficistoj de iuj evoluantaj landoj opinias, ke ege forta estas promeso fare de Ĉinio pri traktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo kaj tute justaj estas ĝiaj porpledoj.

Akceptante intervjuon, Sergio Barbosa Serra, brazila speciala sendito pri klimata ŝanĝiĝo, diris, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao specife menciis agojn alprenitajn kaj alprenotajn de Ĉinio en redukto de ellaso de forceja gaso kaj tio estas profunde impresa.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto