Vizitu Forumon

Wen Jiabao ĉeestis al kunveno de gvidantoj kadre de Kopenhaga Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2009-12-19 17:31:07

La 18-an de decembro, ĉeestante al kunveno de gvidantoj kadre de Kopenhaga Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao en sia parolo komplete eksplikis starpunkton, porpledojn kaj agojn de la ĉina registaro en pritraktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.

Li diris, ke "Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo" estas kaj fruktoj akiritaj de diversaj landoj post longtempa kaj pena klopodo, kaj leĝbazo kaj agdirekto de la internacia kunlaboro en pritraktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Li diris ankaŭ, ke la konferenco devas persisti en bazaj principoj difinitaj de la konvencio kaj protokolo kaj metas atenton al proksimperiodaj kaj mezperiodaj celoj pri redukto de ellaso de forceja gaso kaj al realigo de faritaj promesoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto