Vizitu Forumon

Unueca voĉo de gvidantoj de evoluantaj landoj en klimata konferenco

(GMT+08:00) 2009-12-19 17:39:33

La 18-an de decembro la Konferenco de UN pri Klimta Ŝanĝiĝo estis en la lasta stadio. Gvidantoj de iuj landoj, kun reprezentantivo, sinsekve faris parolon, kaj evoluantaj landoj en solidareco faris unuecan voĉon.

Brazila prezidento Luiz Lnacio Lula diris en sia parolo, ke se oni deziras sukceson de intertraktado, ĉiuj landoj devas teni la promeson pri celo de la ellaso-redukto kaj tiun pri financado; iu ajn interkonsento, pasigota en la konferenco, devas persisti en la Frama Konvencio de UN pri Klimta Ŝanĝiĝo kaj la Kiota Protokolo; traktante klimatan ŝanĝiĝon, evoluintaj kaj evoluantaj landoj devas porti komunan, sed distingan devon; traktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo koncernas ne nur mediprotekton, sed ankaŭ la disvolvan ŝancon de evoluantaj landoj.

Hinda ĉefministro Manmohan Singh emfazas, ke iu ajn interkonsento pri klimata ŝanĝiĝo devas respekti postulojn de evoluantaj landoj pri ekonomia kresko kaj evoluo; krome diversaj landoj devas resumi ĉefajn spertojn el la intertraktado en la lastaj du jaroj, tio estas, ke la Frama Konvencio de UN pri Klimta Ŝanĝiĝo ne estu detruata, kaj la Kiota Protokolo estu valida plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto