Vizitu Forumon

Internaciaj organizoj laŭdas proponojn de Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-12-19 17:40:13

La 18-an de decembro iuj internaciaj organizoj laŭdis parolon, faritan de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo en Kopenhago. Ili opinias, ke la klopodo kaj plano de Ĉinio estas kontentigaj.

James Leap, ĝenerala direktoro de la Monda Natur-Fonduso, diris, ke la promeso de Ĉinio pri ellaso-redukto estas laŭdinda; la klopodo por ellaso-redukto kaj efektivigota plano de Ĉinio estas kontentigaj.

Kumi Naidoo, ĝenerala direktoro de la organizo Verdpaco, diris, ke aŭskultinte la parolon de ĉefministro Wen Jiabao, li multe inspiriĝis. Li urĝas ĉiujn evoluantajn landojn klopodi plu en la restantaj kelkaj horoj por agigi evoluintajn landojn kaj savi la teron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto