Vizitu Forumon

Internacia Prienergia Agentejo esprimas bonvenigon al kopenhaga interkonsento

(GMT+08:00) 2009-12-23 17:56:25

La 22-an de decembro, Internacia Prienergia Agentejo, kies ĉefstabejo estas en Parizo, publikigis komunikon por esprimi bonvenigon al atingo de la kopenhaga interkonsento kaj ankaŭ diris, ke la interkonsento estas gvido por venonta intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo.

La komuniko diras, ke kvankam en la kopenhaga klimata konferenco oni atingis la interkonsenton, tamen en la estonteco oni ankoraŭ bezonas pli da klopodo. La agentejo klopodos kune kun koncernaj landoj, por garantii plenumon de plej bona porenergia kaj porklimata politiko. Cetere la agentejo daŭrigos sian laboron en kampoj de energio-efikeco, malaltkarbono-energia tekniko kaj scienca esploro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto