Vizitu Forumon

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao publikigis novjaran mesaĝon por 2010

(GMT+08:00) 2009-12-31 18:51:15

La 31-an de decembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Centra Popola Radio kaj Ĉina Centra Televid-Stacio, publikigis novjaran mesaĝon kun la titolo: "Kune kreu belan estontecon de mondaj paco kaj evoluo".

En sia mesaĝo Hu Jintao diris, ke la jaro 2009 estas tre grava en la historio de Ĉina Popola Respubliko. La ĉina popolo de ĉiuj naciecoj solene celebris la 60-an datrevenon de la fondiĝo de nova Ĉinio. Vizaĝe al la serioza bato de la internacia financa krizo, Ĉinio persistas preni tenadon de stabila kaj rapida kreskado de ekonomio kiel la ĉefan taskon de ekonomia laboro, kaj laŭplane faras diversajn laborojn, inkluzive de certigo de kreskado, popola feliĉo kaj stabileco, por ke ekonomio ĝenerale releviĝu kaj pliboniĝu. Samtempe, Ĉinio aktive aliĝas al internacia kunlaboro por traktado pri la internacia financa krizo, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj problemoj, plivastigas interfluadon kaj kunlaboradon kun diversaj landoj, kaj faris novan kontribuon por paco kaj evoluo de la mondo.

Hu Jintao esprimis, ke en la nova jaro Ĉinio alte tenos plu, kun firmeco kaj neŝancelebleco, la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, prenante kiel orientilojn la gravajn pensojn, kiaj la teorio de Deng Xiaoping kaj la "tri reprezentoj", profunde efektivigos kaj plenumos sciencan disvolvan koncepton, klopodos realigi stabilan kaj rapidan disvolvon de ekonomio, kaj antaŭenpuŝos procezon por plenamplekse konstrui bonhavan socion. Li emfazis, ke Ĉinio persistos en la orientilo pri "unu lando kun du socisistemoj", tenos longedaŭran prosperon kaj stabilecon en Hongkong kaj Aomen, firme tenos la ĉeftemon pri paco kaj evoluo de la dubordaj rilatoj, kaj pli bone nin dediĉos al feliĉo de ambaŭbordaj popolanoj.

Hu Jintao serioze reaserti ankaŭ, ke Ĉinio tenos plu standardon de paco, evoluo kaj kunlaboro, plenumos la celon de diplomatia politiko en protektado de monda paco kaj akcelado de kuna disvolvo, ĉiam senhezite iros sur la vojo de paca disvolvo, ĉiam senhezite praktikos malferman strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, kune kun diverslandaj popoloj akcelos konstrui harmonian mondon kun longedaŭra paco kaj kuna prospero. Li esprimis, ke Ĉinio, ĉiam kiel antaŭe, liveros helpon laŭ siaj ebloj al suferantoj en la mondo.

Fine, Hu Jintao sincere invitas amikojn tra kvin kontinentoj al Ŝanhaja Monda Foiro 2010 kaj deziras al ĉiuj feliĉon kaj sanon en la nova jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto