Vizitu Forumon

Grandskala ekspluatado de okcidenta landparto alportas monde atentatan ŝanĝiĝon al Xinjiang

(GMT+08:00) 2010-01-09 16:47:37
Intervjuate de nia raportisto antaŭ nelonge, s-ro Nuer Baikeli, prezidanto de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, diris, ke la ĉina grandskala ekspluatado de la okcidenta landparto alportas ĉiuflankan ŝanĝiĝon, kiu estas atentata de la tuta mondo. Li diris:

"En la jaro 2000, la nacia produktvaloro de Xinjiang estis nur pli ol 130 miliardoj da juanoj, sed en la jaro 2008 tiu jam superis 420 miliardojn da juanoj. En la jaro 2000, la pokapa neta enspezo en la kamparo estis 1 618 juanoj, kaj en la jaro 2009 superos 4 000 juanojn antaŭkalkulite."

Li diris ankaŭ, ke en la lastaj jaroj, la plejparto de kapitalo uzata en la konstruado de fundamentaj instalaĵoj en Xinjiang dependas de la subteno de la centra registaro kaj aliaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, kaj dank' al ilia helpado, impete progresas la konstruado de fundamentaj instalaĵoj kaj ekologia medio en Xinjiang.

Laŭ informo, de 2000 ĝis 2008, la fikskapitala investo de Xinjiang atingis 1 140 miliardojn da juanoj, tio alportis la grandegan ŝanĝiĝon al Xinjiang.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto