Ricevinte urĝan ordonon, la ĉina internacia sava teamo ekveturis al la tertreme plagita loko de Haitio, por helpi la lokan savadon.
Laŭ raporto de la ĉina Centra Televid-stacio, la teamo konsistas el specialistoj de la ĉina Ŝtata Sisma Administracio, sapeistoj, kuracistoj ktp.
Laŭ informo, posttagmeze de la 12-a de januaro laŭ la loka tempo, en la kariba insul-lando Haitio okazis la forta tertremo de 7 gradoj, kiu kaŭzis disfalon de la granda nombro da domoj en la haitia ĉefurbo Porto-Princo. Laŭdire, eble miloj da homoj mortus en la tertremo.