Vizitu Forumon

Ĉinaj amaskomunikiloj varme atentas savadon el tertremo en Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-15 10:22:18

La tertremo en Haitio vekis komunan zorgon de diversaj landoj en la mondo. Sekve de atingo kaj rapida stariĝo de savado de ĉina internacia sava taĉmento en Haitio, preskaŭ ĉiuj ĉinaj amaskomunikiloj fokusis savadon en Haitio.

La ĵurnalo "Xin Jing Bao" publikigis komenton, dirante, ke Ĉinio tiel rapide reagis, tio dankas al dolora memoro de Ĉinio pri tertremo. La fortegaj tertremoj de Tangshan kaj Wenchuan sciigis al ni, ke tempo ja estas vivo kaj grandskala natura katastrofo donas al la socio kaj la lando ege pezan damaĝon.

Fronte al tertrema katastrofo, diversaj landoj, inkluzive de Ĉinio, sinsekve donas helpon al Haitio, la forto transdonas amon kaj varmecon de humanismo kaj savas la plagitajn homojn el malespero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto