Posttagmeze de la 16-a de januaro, el la tertrema ruino de Portoprinco la ĉina internacia savtaĉmento trovis la kadavron de Hedi Annabi, la plej altranga oficisto de UN en Haitio.
Je la 14-a horo kaj 22 minutoj en la 16-a de januaro laŭ la loka tempo, ĉe la ruino de la ĉefstabejo de la Stabiliga Misio de UN en Haitio la ĉina internacia savtaĉmento kaj la brazila kune laboris kaj trovis la kadavron de Hedi Annabi, estro de la Stabiliga Misio de UN en Haitio kaj speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN.