Vizitu Forumon

Ĉina internacia savtaĉmento jam konfirmis ses kadavrojn de ĉinoj

(GMT+08:00) 2010-01-17 14:41:32


ĉina internacia savtaĉmento okazigis funebran ceremonion por plagitaj ĉinaj oficistoj en la tertremo

La 16-an de januaro, Huang Jianfa, estro de la ĉina internacia savtaĉmento, kiu entreprenas savadon en la regiono trafita de la tertremo en Haitio, esprimis, ke nuntempe oni jam konfirmis ses kadavrojn de ĉinoj perdiĝintaj en la tertremo. Laŭ la vico, en kiu la kadavroj estas trovitaj, la nomoj de la kadavroj respektive estas: Wang Shulin, Zhong Jianqin, Li Qin, Guo Baoshan, He Zhihong kaj Li Xiaoming.

Huang Jianfa diris, ke en Portoprinco la ĉina internacia savtaĉmento sinsekve trovis la ses kadavrojn de la ĉinoj perdiĝintaj el la ruino de la ĉefstabejo de la Stabiliga Misio de UN en Haitio, de frumatene ĝis tagmeze de la 16-a de januaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto