Laŭ raporto de la Centra Televid-Stacio, la 17-an de januaro, la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco fondis funebran komitaton por 8 herooj, pacopolicanoj mortintaj en la tertremo en Haitio, kaj Meng Jianzhu, ministro de la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco prenis sur sin direktoron de la komitato.
La ĉina Ministerio pri Publika Sekureco establos solenan funebrejon, kaj samtempe malfermos ankaŭ surretan funebrejon en la registara retpaĝaro. Tiutage posttagmeze, koncernaj respondeculoj de la ministerio faros viziton al la familioj de la 8 mortintaj pacopolicanoj.
La 17-an de januaro, la ĉina internacia savtaĉmento proklamis, ke la kadavroj de 8 ĉinoj perdiĝintaj en la tertremo jam estas trovitaj kaj plej frue estos transportataj al la patrolando.