![]( /mmsource/images/2010/01/18/2010011810164713.jpg)
![]( /mmsource/images/2010/01/18/20100118102011548.jpg)
Laŭ anonco de la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco en la 23-a horo de la 17-a de januaro, je la 22-a horo kaj 36 minutoj de la sama tago laŭ la pekina tempo, la ĉartita aviadilo de la ĉina Suda Aviada Kompanio, portanta la korpojn de 8 ĉinoj forpasintaj en la tertremo de Haitio, ekflugis el la Porto-Princo, ĉefurbo de Haitio, kaj atingos Pekinon antaŭtagmeze de la 19-a de januaro.