Vizitu Forumon

Unua aro da savaj materialoj de Ĉinio atingis Haition

(GMT+08:00) 2010-01-18 17:27:52

Frumatene de la 17-a de januaro post pli ol 20-hora fluagado, la unua aro da humanismaj savaj materialoj de ĉina registaro al Haitio atingis la internacian flughavenon de Portoprinco. Ĉina pacprotekta polica trupo en Haitio okazigis simplan bonvenigan ceremonion.

La varaviadilo 747 de Suda Aerlinio transportis 90 tunojn da varoj je la kosto de 13 milionoj da juanoj de renminbi, inkluzive de medikamentoj, manĝaĵoj, tendoj, vestoj, akvopurigaj ekipaĵoj kaj porteblaj lampoj.

Laŭ konigo, kadavroj kaj postlasaĵoj de 8 ĉinaj trafitoj estos transportataj al la patrolando per la aviadilo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto