Vizitu Forumon

En Haitio aliaj 36 ĉinoj estas trovitaj

(GMT+08:00) 2010-01-19 09:37:07
Ĝis la 18-a de januaro, ĉina komerca agentejo en Haitio sukcesis kontakti aliajn 36 ĉinojn restantajn en tiu lando, kiuj nun sin trovas en sekureco.

Laŭ informo, el la 36 personoj, 34 esprimis la deziron reveni al Ĉinio.

Ankaŭ iu samlandano el Taiwan petis helpon de la komerca agentejo, esperante forlasi Haition. Delegito de la ĉina komerca agentejo diris: Al ĉiu ĉino, ĉu el la ĉeftero, ĉu el Hongkong, Aomen kaj Taiwan, ni donas la necesan helpon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto