Vizitu Forumon

Italio sendos aviadilŝipon al Haitio por savado

(GMT+08:00) 2010-01-19 10:02:10

La 18-an de januaro italaj amaskomunikiloj raportis, ke Italio sendos la aviadilŝipon Cavour al Haitio por savado.

La agado estas nomata Blanka Gruo. La 19-an ĉi-monate ekveturis la aviadilŝipo Cavour kun 800 medicinaj personoj, soldatoj kaj policanoj, 6 medicinaj helikopteroj kaj aliaj grandaj maŝinoj. La aviadilŝipo haltos en Brazilo kaj enŝipigos medicinajn personojn de la brazila armeo, kiuj partoprenos en la internacia savado kaj rekonstruado de Haitio kune kun la italaj kolegoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto