Vizitu Forumon

Zhang Yesui: SK kiel eble plej frue respondos la proponon pri plimultigo de pacprotektanoj al Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-19 10:13:21

La 18-an de januaro en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, Zhang Yesui, la ĉi-monata deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN, ĉina konstanta delegito en UN, diris, ke la Sekureca Konsilio de UN subtenas proponon de Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, rilate al plimultigo de pacprotektanoj al Haitio kaj kiel eble plej frue respondos pri tio.

En la sama tago, la Sekureca Konsilio de UN okazigis ferman kunvenon rilate al tertremo en Haitio kaj aŭskultis konigon de Ban Ki-moon pri haitia situacio laŭ sia vizito en la 17-a de januaro. Ban Ki-moon esprimis, ke laŭ la nuna situacio de Haitio, li proponas la Sekurecan Konsilion de UN plimultigi 1 500 pacprotektajn policanojn kaj 2 000 pacprotektajn soldatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto