Posttagmeze de la 18-a de januaro, en la haitia ĉefministrejo, delegito de la ĉina komerca agentejo en Haitio s-ro Wang Shuping kaj ĝenerala sekretario de la haitia ĉefministrejo s-ro Francis Geladiya subskribis konfirmilon pri la unua kvanto da kontraŭsismaj kaj savaj materialoj donitaj de Ĉinio kaj Haitio.
Tiuj materialoj de Ĉinio atingis Portoprincon en la 17-a de januaro laŭ la loka tempo, kaj inkluzivas medikamentojn, tendojn, akvo-purigajn ekipaĵojn, vestojn, manĝaĵojn ktp, je la kosto de 13 milionoj da juanoj.