Laŭ raporto de la Novaĵagentejo Xinhua, antaŭ nelonge la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj kaj la Politika Departemento de la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco sankciis, ke la ok ĉinaj pacopolicanoj mortintaj en tertremo en Haitio estu martiroj, kaj iliaj familioj estu kompensitaj laŭ preskribo.
La ok martiroj estas: Zhu Xiaoping, Guo Baoshan, Wang Shulin, Li Xiaoming, Zhao Huayu, Li Qin, Zhong Jianqin, He Zhihong (virino). Kiam ili plenumis pacoprotektan taskon en Haitio, ilin trafis la tertremo je 5-a horo kaj 56 minutoj en la 13-a de januaro laŭ la pekina tempo.
Antaŭtagmeze de la 19-a de januaro, la ĉina registaro okazigis solenan ceremonion en la ĉefurba flughaveno en Pekino por renkonti al la ok martiroj en la ĉerkoj.