Vizitu Forumon

Ĉinio okazigis solenan ceremonion por reveno de ok ĉinaj pacoprotektaj policanoj mortintaj

(GMT+08:00) 2010-01-19 17:07:32

Antaŭtagmeze de la 19-a de januaro, la ĉina registaro okazigis solenan ceremonion en la ĉefurba flughaveno en Pekino por reveno de la ok ĉinaj pacoprotektaj policanoj mortintaj en la tertremo en Haitio.

Reprezentante la Centran Komitaton de la Partio, la Ŝtatan Konsilantaron kaj ĝeneralan sekretarion Hu Jintao, Zhou Yongkang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, renkontis la ok martirojn en la flughaveno. En sia parolo li esprimis profundan funebron al la ok martiroj kaj konsolon al la familioj de la martiroj. Li esprimis, ke Ĉinio estas pac-ama lando; protekti mondan pacon estas sankta misio de Ĉinio, kaj konstrui harmonian mondon estas deziro de Ĉinio; sendi pacoprotektajn policanojn estas internacia devo plenumita de Ĉinio; Ĉinio faros senĉesan penadon por protekti harmonion kaj stabilecon de la socio kaj pacon kaj trankvilecon de la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto