Vizitu Forumon

Hu Jintao: Ĉinio subtenos plu kontraŭsisman savadon kaj rekonstruon de Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-21 09:39:17

La 20-an de januaro en Pekino ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris, ke Ĉinio volas subteni plu kun la internacia socio la kontraŭsisman savadon kaj rekonstruon de Haitio.

Posttagmeze de tiu ĉi tago Hu Jintao faris interparolon kun aŭstria prezidento Heinz Fischer, vizitanta Ĉinion. Heinz Fischer esprimis kondolencon kaj simpation al Ĉinio pro la forpaso de 8 ĉinaj pacprotektaj policanoj en la haitia tertremo. Hu Jintao diris, ke la 8 ĉinaj policanoj estas eminentaj gefiloj de la ĉina popolo kaj lojalaj protektantoj de la monda paco, kaj la ĉina popolo profunde malĝojas pri ilia forpaso. Hu Jintao diris, ke estas neniu diplomatia rilato inter Ĉinio kaj Haitio, tamen pro la humanisma kaj internaciisma konsidero Ĉinio sendis savtaĉmenton kaj liveris urĝajn helpojn al Haitio en la frua tempo post la tertremo; Ĉinio volas subteni plu kun la internacia socio la kontraŭsisman savadon kaj rekonstruon de Haitio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto