Vizitu Forumon

Oficisto el UN serioze refutis aserton pri distingaj agoj de internaciaj savtaĉmentoj

(GMT+08:00) 2010-01-21 10:24:26

(Ĉina kuracisto kuracas haitianon)

La 20-an de januaro en la ĉefstabejo de UN, John Holmes, vicĉefsekretario de UN pri humanismaj aferoj, serioze refutis la raporton, ke internaciaj savtaĉmentoj el Ĉinio kaj aliaj landoj savas en la unua vico propralandajn civitanojn en Haitio.

La novaĵ-retejo de UN raportis, ke tiutage en gazetara konferenco John Holmes diris, ke lastatempe cirkulis la famo, ke internaciaj savtaĉmentoj preferas savi internaciajn personojn ol haitianojn. Li diris, ke tiu ĉi kritiko estas senbaza, kaj emfazis, ke la laboro de internaciaj savtaĉmentoj estas sendistinga kaj ĝenerale tre justa.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto