La 21-an de januaro, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris, ke nuntempe UN kunlaboras kun internaciaj partneroj por prepari koncernajn aferojn de rekonstruado en Haitio. Ĉi-rilataj difinoj kaj projektoj estas sinsekve ellaborataj.
Samtage en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, Ban Ki-moon interparolis kun Bill Clinton, speciala sendito de UN pri haitiaj aferoj, usona eksa prezidento. Ban Ki-moon diris al raportisto post la interparolo, ke helpo al Haitio nun turniĝas de urĝa savado al preparo de rekonstruado.