La 21-an de januaro, Monda Banko publikigis deklaron pri tio, ke konsiderante seriozan katastrofon okazintan en Haitio, Monda Banko decidis senigi Haition je ŝuldo pagenda en futuraj 5 jaroj kaj konsideras estonte senigi Haition je ĉiuj ŝuldoj.
Nuntempe Monda Banko havas entute 15 asistajn programojn en Haitio kaj liveris al la lando seninterezan krediton je 38 milionoj da usonaj dolaroj. La sumo okupas 4% de la totala ekstera ŝuldo de Haitio. Post forta tertremo okazinta en Haitio, Monda Banko deklaris liveri al Haitio urĝan helpon kun la valoro de proksimume 100 milionoj da usonaj dolaroj.