Vizitu Forumon

UN kolektis monon je 200 milionoj da usonaj dolaroj  por Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-22 16:24:10

La 21-an de januaro, John Holmes, ĝenerala vicsekretario de UN pri humanismaj aferoj, diris, ke UN akceptis monkontribuon je 207 milionoj da usonaj dolaroj, kaj alia monkontribuo je 100 miliono da usonaj dolaroj estis konfirmita, post kiam UN pasintsemajne apelaciis al la internacia socio monkontribui por sisme trafita Haitio 575 milionojn da usonaj dolaroj.

Li diris, ke li ĉeestos al internacia kunveno pri haitia rekonstruado okazonta la 25-an de januaro en kanada Montreal. Krome, UN faros postsisman pritakson kune kun la Interamerika Disvolva Banko kaj EU por ke la internacia socio faru kunlaboron pri haitia rekonstruado. Ankaŭ Helen Clark, estro de Disvolva Programo de UN, ĉeestos al la kunveno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto