Vizitu Forumon

Granda nombro da haitianoj forlasis Portoprincon

(GMT+08:00) 2010-01-23 18:11:38
La 22-an de januaro, centmiloj da haitianoj forlasis Portoprincon plagitan de la forta tertremo, kaj serĉis provizorajn loĝejojn en aliaj lokoj. La ordo de Portoprinco iom post iom restariĝas, sed ankoraŭ mankas manĝaĵoj kaj medicina helpo.

Laŭ kalkulo de la usona internacia ekspluata oficejo, 200 mil homoj foriris el Portoprinco, kaj plimultiĝos la nombro en la sekvaj tagoj.

La ordo pluapaŝe restariĝas, en Portoprinco kaj ĝiaj periferiaj lokoj bankoj sinsekte malfermiĝis. Kankam ĉesis la ĝenerala serĉado de postvivantoj, tamen la 22-an de januaro aliaj du postvivantoj estis elsavitaj el la ruino. Laŭ kalkulo, la internaciaj savtaĉmentoj jam elsavis 125 postvivantojn.

La 22-an de januaro, oficisto el la internacia komitato de Ruĝa Kruco en Haitio diris al amaskomunikiloj, ke iuj internaciaj organizoj jam rimarkis estiĝon de infektaj malsanoj en la tertreme plagita regiono, kaj necesas fari la akuratan kaj efikan imunigan laboron. En iuj lokoj oni jam komencis ĉirilatan laboron.

Laŭ antaŭkalkulo, la forta tertremo kaŭzis la ekonomian perdon al Haitio eble je miliardo da usonaj dolaroj, Haitio bezonas kelkajn jarojn kaj eĉ dekojn da jaroj por plenumi la rekonstruadon, kaj la internacia socio devas helpe kontribui kelk-miliardojn da usonaj dolaroj por tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto