Vizitu Forumon

Haitia prezidento: UN instalu "ruĝkaskan" armeon por kunaranĝi helpon

(GMT+08:00) 2010-01-24 16:23:19

La 23-an de januaro, haitia prezidento Rene Garcia Preval apelaciis, ke UN instalu "ruĝkaskan" armeon respondecan pri humanisma interveno por helpi al la haitia registaro fari kunaranĝon kaj distribuon de humanismaj helpaj materialoj.

Tiutage, Rene Garcia Preval kaj miloj da haitianoj amasiĝis ĉe ruino de preĝejo en Portoprinco kaj funebris pri religiaj gvidantoj, kiuj viktimiĝis en la tertremo. Rene Garcia Preval diris, ke ĉar la haitia registaro estis serioze damaĝita en la fortega tertremo okazinta en la 12-a de januaro, nun la haitia registaro ne kapablas kunaranĝi kaj distribui helpajn materialojn kaj devas dependi de forto de UN por ke popolanoj frue ricevu helpajn materialojn. La haitia registaro devas dependi ankaŭ de kunlaboro inter UN kaj la internacia socio por fari postkatastrofan rekonstruadon. Pro tio, li petis, ke UN instalu "ruĝkaskan" helpan armeon, similan al pacprotekta "blukaska" armeo por anstataŭigi la haitian registaron plenumi la devon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto