Vizitu Forumon

Haitianoj funebris pri mortintoj

(GMT+08:00) 2010-01-24 16:40:40

La 23-an de januaro, miloj da haitianoj okazigis funebran ceremonion memore pri viktimiĝintaj primaso kaj aganta primaso de la portoprinca paroko. Kvankam la registaro jam deklaris finon de serĉado, tamen en la 11-a tago post la tertremo, iu viro estis savata. Sociordo de Portoprinco pluapaŝe restariĝas, kaj savado kaj aranĝo ankoraŭ funkcias.

La 23-an de januaro, haitia prezidento Rene Garcia Preval kaj miloj da haitianoj amasiĝis ĉe ruino de preĝejo en Portoprinco kaj funebris pri primaso kaj aganta primaso de la portoprinca paroko, kiuj viktimiĝis en la tertremo.

Posttagmeze de la 22-a de januaro, la haitia registaro deklaris finon de serĉado, sed iuj homoj ankoraŭ klopodis por serĉi vivmiraklon. La 23-an de januaro, iu viro estis sukcese savata el ruino de butiko en la ĉefurbo Portoprinco, li tenis sian vivon per biskvito kaj kolao.

Savado kaj aranĝo al suferantoj ankoraŭ daŭras.

La 23-an de januaro, la haitia Ministerio pri Internaj Aferoj publikigis donitaĵojn montrante, ke la nombro de mortintoj en la tertremo superis 11 mil, la nombro de vunditoj estis 194 mil, kaj miliono da homoj perdis sian hejmon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto