La 24-an de januaro, Lawrence Cannon, kanada ministro pri eksteraj aferoj, deklaris, ke ministronivela konferenco pri haitia postsisma rekonstruado okazos la 25-an de januaro en kanada Montreal.
Li diris en gazetara konferenco, ke la ministronivela konferenco ĉefe celas pritaksi ĝeneralan perdon de Haitio en forta tertremo okazinta la 12-an de januaro, difini la plej urĝajn taskojn pri humanisma helpado kaj postsisma rekonstruado, kaj fari preparon por pli granda internacia konferenco pri haitia postsisma rekonstruado okazonta en venontaj monatoj.