Vizitu Forumon

Fermiĝis internacia ministronivela konferenco pri haitia postsisma rekonstruado

(GMT+08:00) 2010-01-26 08:53:17

La 25-an de januaro fermiĝis en kanada Montreal unutaga internacia ministronivela konferenco pri haitia postsisma rekonstruado. Laŭ prezidanto-deklaro publikigita de la konferenco, ĉeestantaro ellaboris principojn helpi haitian postsisman rekonstruadon, kaj decidis okazigi en UN alian internacian konferencon pri helpo al Haitio.

En postkonferenca gazetara konferenco, Lawrence Cannon, prezidanto de la internacia konferenco kaj kanada ministro pri eksteraj aferoj, diris, ke la internacia socio fortigos plu kunlaboron kaj interkonsiliĝon, tamen devas respekti haitian gvidan rolon en la postsisma rekonstruado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto