Vizitu Forumon

Homrajta Konsilio de UN okazigos specialan konferencon por diskuti pri rekonstruado de Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-26 17:22:06
La 25-an de januaro, Homrajta Konsilio de UN proklamis, ke la 27-an de januaro ĝi okazigos specialan konferencon en Ĝenevo por diskuti pri subteno al Haitio en ĝia postsisma rekonstruado el la homrajta flanko.

En sia komuniko, Homrajta Konsilio de UN diris, ke okazigo de la menciita speciala konferenco estis proponita de Brazilo, kaj ricevis la subtenon de 31 membroj de Homrajta Konsilio, kiaj Ĉinio, Usono, Sud-Afriko kaj Hindio, kaj ankaŭ de 9 observantoj de Homrajta Konsilio, inkluzive de Haitio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto