![]( /mmsource/images/2010/01/27/jiuyuandui1.jpg)
La ĉina internacia savtaĉmento finis sian sav-taskon kontraŭ la katastrofo de la tertremo en Haitio kaj antaŭtagmeze de la 27-a de januaro atingis Pekinon. Tio estas la sesafoja partopreno de ĉina internacia savtaĉmento en savado kontraŭ katastrofo ekde la jaro 2001, kiam ĝi fondiĝis.
![]( /mmsource/images/2010/01/27/jiuyuandui2.jpg)
Post la tertremo en Haitio, Ĉinio en la unua tempo sendis internacian savtaĉmenton konsistantan el pli ol 60 homoj. La ĉina internacia savtaĉmento elfosis kadavrojn de 8 ĉinaj pacoprotektistoj kaj policanoj kaj kelkaj oficistoj de UN. Aliflanke ili kuracis pli ol 2 500 vunditojn.