Vizitu Forumon

EU decidis sendi ĝendarmojn al Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-27 17:19:50

La 26-an de januaro Eŭropa Unio decidis laŭ la peto de UN sendi al Haitio trupon konsistantan el ĉirkaŭ 300 ĝendarmoj por helpi al la misio de UN en Haitio konservi la socian ordon.

La decido estas farita tiutage en la kunveno de eksteraferaj ministroj de la unio en Bruselo. Hispana ministro pri eksteraj aferoj Miguel Angel Moratinos diris, ke laŭ la peto de UN Eŭropa Unio decidis sendi ĝendarmojn al Haitio por plifortigi la mision de UN, kaj nun parto de la ĝendarma trupo estas sur la vojo al Haitio. Plejparto de la ĝendarma trupo venis el membroj de la unio, kiuj posedas armitan policon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto