Vizitu Forumon

Kuracteamo de ĉina internacia savtaĉmento reveninta el Haitio gastis ĉe ĈRI

(GMT+08:00) 2010-01-27 18:58:40

Posttagmeze de la 27-a de januaro kuracteamo de la ĉina internacia savtaĉmento reveninta el Haitio gastis ĉe Ĉina Radio Internacia kaj ricevis varman ovacion.

La ĉina internacia savtaĉmento konsistanta el savantoj, medicinistoj kaj sismologoj atingis Haition en la frua tempo post la tertremo. Ĝi estas unu el internaciaj savtaĉmentoj, kiuj plej frue atingis Haition. Sub la kunordigo de UN la ĉina internacia savtaĉmento venkis diversajn malfacilojn kaj faris intensan laboron. 15 medicinistoj de la kuracteamo venis el Ĝenerala Hospitalo de la Ĉina Armita Polico. Dum pli ol 10 tagoj en Haitio ili starigis kuracejon kaj liveris servojn al pli ol 2 500 homoj. Ilia laboro ricevis altan pritakson el la internacia socio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto