Vizitu Forumon

Hui Liangyu kuraĝigis ĉinan internacian savtaĉmenton fari novan kontribuon

(GMT+08:00) 2010-01-27 20:30:26

La 27-an de januaro la ĉina internacia savtaĉmento revenis de Haitio al Pekino, plenuminte sian taskon. Hui Liangyu, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro, intervidiĝis kun membroj de la taĉmento. En la mono de la Centra Komitato de la Partio kaj de la Ŝtata Konsilantaro li kore salutis ilin kaj kuraĝigis ilin fari novan kontribuon.

Hui Liangyu emfazis, ke naturaj katastrofoj ĉiam estas defioj alfrontataj de la homaro; la ĉina internacia savtaĉmento devas zorge resumi spertojn el la savado en malsamaj medioj kaj kondiĉoj, intensigi sian ekipadon, kaj fari novan kontribuon por la kontraŭsisma savado kaj disvolviĝo de la ekonomio kaj socio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto