Vizitu Forumon

Oni devas alte atenti disvolviĝon de sociaj aferoj kaj bonigon de popola vivo

(GMT+08:00) 2010-02-05 18:29:22

La 4-an de februaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao emfazis en Pekino, ke oni devas preni disvolviĝon de sociaj aferoj kaj bonigon de popola vivo kiel gravan rimedon por ŝanĝi disvolvan manieron kaj grandigi internan bezonon. Tiumaniere oni antaŭenpuŝas akordigan disvolviĝon de ekonomio kaj socio.

Wen Jiabao montris publikigante parolon en iu simpozio, ke disvolvi sciencteknikon, edukadon kaj kulturon kaj amplekse altigi dispozicion de popolanoj estas ŝlosila parto por ŝanĝi disvolvan manieron de ekonomio kaj realigi kontinuigeblan disvolviĝon.

Wen Jiabao postulis rapidigi reformadon de sociaj aferoj kaj mobilizi tutan forton de la socio por kune partopreni en disvolviĝo de sociaj aferoj. Oni devas preni protektadon de filantropieco de sociaj aferoj kaj garantion de publika servado de la popolanoj kiel ĉefan respondecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto