Vizitu Forumon

Sud-amerikaj landoj kunlaboros kun Haitio pri rekonstruado

(GMT+08:00) 2010-02-10 17:31:09

La 9-an de februaro en Kito, la ĉefurbo de Ekvadoro, okazis speciala pintkunveno de Unio de Sud-Amerikaj Landoj. En la kunveno plej altaj gvidantoj aŭ reprezentantoj de 12 membroj de la unio decidis kunlabori kun Haitio por helpi al Haitio fari postsisman rekonstruadon.

Laŭ rezolucio, membroj de la unio subtenos ĉiujn klopodojn de la haitia registaro, kaj volas sub la gvidado de la haitia registaro kunlabori kun internaciaj kaj regionaj organizoj por liveri humanisman helpon al la haitia popolo kaj helpi al la lando restarigi konstruadon kaj ordon de la socio, ekonomio kaj sistemo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto