Vizitu Forumon

Hu Jintao esprimis opiniojn pri diversaj flankoj

(GMT+08:00) 2010-02-11 09:42:22

La 10-an de februaro, okaze de proksimiĝo de ĉina tradicia festo Printempa Festo la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunsidon de personoj ekster la Partio por bonvenigi Printempan Feston. La centraj komitatoj de diversaj demokratiaj partioj, gvidantoj de Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco kaj delegitoj de personoj ekster la Partio ĝoje kolektiĝis kaj kune diskutis pri ŝtataj aferoj.

Hu Jintao esprimis en la kunsido, ke disvolvo estas unua tasko de la Komunista Partio de Ĉinio por prosperigi la landon. Ĝi ankaŭ estas unua tasko de diversaj demokratiaj partioj, la tutlanda federacio kaj personoj ekster la Partio. Li esperas, ke oni prenu akceladon de ŝanĝiĝo de ekonomia kreska maniero kiel ĉefan taskon kaj aktive prezentu opiniojn pri altigo de nivelo de makrospoka regado, reguligo de ekonomia strukturo kaj praktikado de politikoj pri kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto