Vizitu Forumon

Ban Ki-moon bonvenigas armisticon inter jemena registaro kaj Hussey-ribeluloj

(GMT+08:00) 2010-02-13 16:00:40

La 12-an de februaro, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, publikigis deklaron, esprimante bonvenigon al la armistica interkonsento atingita inter la jemena registaro kaj Hussey-ribelantoj, la ŝijaismaj armitaj ekstremistoj en la norda parto de Jemeno.

Ban Ki-moon esprimis sian esperon, ke oni tenu la armisticon por liveri ŝancon plene solvi la konflikton. Li emfazis, ke Unuiĝintaj Nacioj daŭre apelacias al ĉiuj koncernaj flankoj, ke ili plene kunlaboru en humanismaj helpaj agadoj, por ke la civiluloj influataj de la konflikto ricevu helpadon.

Vespere de la 11-a de februaro, la jemena registaro kaj Hussey-ribelantoj atingis armistican interkonsenton por fini la armitan konflikton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto