Vizitu Forumon

En 2010 Xinjiang investos 120 miliardojn da juanoj por konstrui programojn pri trafiko kaj akvoutiligo

(GMT+08:00) 2010-02-21 17:26:03

En la kuranta jaro, ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono investos 120 miliardojn da juanoj por konstrui gravajn programojn pri akvoutiligo, trafiko, telekomuniko, energio, ekologio kaj plibonigo de la vivo de popolanoj, interalie 30 programoj estas novaj.

Laŭ raporto de ĉina Xinhua-Novaĵ-Agentejo, en la kuranta jaro Xinjiang konstruos akvoutiligajn artikojn en gravaj riveroj, regajn akvoutiligajn programojn en montoj kaj kompletigajn akvoutiligajn instalaĵojn en agrikulturaj irigaciejoj. Nun en Xinjiang 11 fervojoj estas konstruataj. Xinjiang ankaŭ finos investon je 15 miliardoj da juanoj por konstrui ŝoseon je 11 mil kilometroj kaj pluapaŝe plibonigos xinjiang-an trafikan kondiĉon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto