Vizitu Forumon

Celebro pri validiĝo de "Liber-Komerca Interkonsento de Ĉinio kaj Peruo" okazanta en Peruo

(GMT+08:00) 2010-03-02 12:51:24

La 1-an de marto en prezidenta palaco, perua registaro okazigis solenan celebron pri validiĝo de "Liber-Komerca Interkonsento de Ĉinio kaj Peruo".

La perua prezidento Alan Garcia Perez, la ministro de Ministerio pri Eksterlandaj aferoj Jose Garcia Belaunde, ĉina ambasadoro en Peruo

Zhao Wuyi kaj ŝtataoficistoj kaj entreprenistoj el Ĉinio kaj Peruo ĉeestis al la ceremonio.

La prezidento Garcia esprimis, ke la ekefiko de "Liber-Komerca Interkonsento de Ĉinio kaj Peruo" portos novan perspektivon por disvastigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj akceli interinveston inter Ĉinio kaj Peruo. Li diris, ke ekonomio de la du landoj kompletiĝas reciproke kaj tio provizas multajn ŝancojn por plivastigi la du-flankan interprofitan kunlaboron. La validiĝo de Liber-Komerca Interkonsento "antaŭenpuŝas grandpaŝe" la du-landajn strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto