Vizitu Forumon

Ĉinio stimulas disvolvon de firmaoj liverantaj malgrandsuman krediton

(GMT+08:00) 2010-03-25 17:06:34

La 25-an de marto en Pekino, sinjorino Wu Xiaoling, vicdirektoro de la financa komisiono sub la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris, ke oni devas aktive stimuli disvolvon de firmaoj, liverantaj malgrandsuman krediton, kaj starigi ĝenerale favoran financan sistemon.

Tiutage Wu Xiaoling ĉeestis al la 2-a kunveno de la interŝanĝo inter institucioj de malgrandsuma kredito kaj investantoj kaj faris parolon. Ŝi diris, ke institucioj de malgrandsuma kredito, kiuj servas al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, individuoj kaj aliaj malavantaĝaj grupoj, havas specifan karakteron en la funkciado, tial oni devas efektivigi al ili kontrolon malsaman ol tiu al grandaj bankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto