Vizitu Forumon

ĈRI solenas 60-jariĝon de kvar-lingvaj servoj kaj novan retpaĝaron

(GMT+08:00) 2010-04-05 16:28:04

Antaŭtagmeze de la 5-a de aprilo en Pekino, Ĉina Radio Internacia okazigis ceremonion por celebri la 60-an datrevenon de la disaŭdigo de la hinda, birma, tajlanda kaj vjetnama lingvoj kaj la lanĉon de la nova retpaĝaro Ĉinio-ASOAL (Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj) http://asean.cri.cn.

La disaŭdigo de ĈRI en la kvar lingvoj komenciĝis la 10-an de aprilo, 1950. Wang Gengnian, direktoro de ĈRI, faris parolon en la ceremonio. Li diris, ke post la evoluo dum la 60 jaroj la 4-lingvaj sekcioj jam fariĝis servoj de disaŭdigo, retpaĝaro kaj gazeto kaj estas plej oportunaj platformoj por ke la celgrupoj ricevu informojn el Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto