Vizitu Forumon

Okazis ceremonio memore al Huang Di

(GMT+08:00) 2010-04-05 17:23:08

La 5-an de aprilo en la gubernio Huangling de la provinco Shanxi, sudokcidenta Ĉinio, okazis ceremonio memore al Huang Di, la fondinto de la kulturo de la ĉina nacio. Al la ceremonio ĉeestis ĉirkaŭ 10 000 homoj, inkluzive de reprezentantoj de koncernaj departementoj kaj diversaj provincoj, municipoj kaj regionoj de Ĉinio, kaj transmaraj ĉinoj kaj ĉindevenuloj.

Huang Di estas granda tribestro en la lasta periodo de la primitiva socio de Ĉinio. Antaŭ pli ol 5 000 jaroj li unuigis diversajn tribojn en la baseno de la Flava Rivero, norda Ĉinio, kaj pro tio li fariĝis la fondinto de la kulturo de la ĉina nacio. Laŭ legendo post la morto li estis enterigita en Qiaoshan de la gubernio Huangling. Ĉiujare tie okazas ceremonio kun la partopreno de granda nombro da en- kaj ekster-landaj ĉinoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto