Vizitu Forumon

Usono publikigis "Raporton pri Nuklea Situacio"

(GMT+08:00) 2010-04-07 09:11:33

La 6-an de aprilo, Robert Gates, usona sekretario pri nacidefendo, publikigis "Raporton pri Nuklea Situacio" en tiutaga gazetara konferenco. Li deklaris, ke Usono reduktos nukleajn armilojn, ĉesos disvolvi novajn nukleajn armilojn kaj redukti strategiecon de nukleaj armiloj en la ŝtata sekureco, sed li ne promesis ne la unua uzi nukleajn armilojn.

Robert Gates deklaris, ke Usono promesas ne uzi nukleajn armilojn kontraŭ tiuj landoj, kiuj, malgraŭ senposedeco de nukleaj armiloj, skribis kaj observas "Nuklean Nedisvastigan Traktadon". Sed se Usono kaj ĝiaj aliancanoj estos atakitaj de tiuj landoj per kemiaj kaj biologiaj armiloj, Usono ne rebatos per nukleaj armiloj sed sin venĝos per detruivaj militaj fortoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto