Vizitu Forumon

Ĉinio partoprenos en renkontiĝo de gvidantoj de 4 landoj per konstruiva sinteno

(GMT+08:00) 2010-04-07 16:26:10

La 7-an de aprilo en Pekino ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Cui Tiankai esprimis, ke en la nuna ekonomia situacio plifortigo de la dialogo kaj kunlaboro inter la 4 evoluantaj landoj Brazilo, Rusio, Hindio kaj Ĉinio ne nur utilas al tiuj ĉi landoj, sed ankaŭ konformas al la atendo kaj komunaj interesoj de la internacia socio; Ĉinio partoprenos en la dua oficiala renkontiĝo de gvidantoj de la 4 landoj per konstruiva sinteno.

Tiutage en gazetara konferenco de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Cui Tiankai konigis al ĉinaj kaj alilandaj raportistoj, ke gvidantoj de la 4 landoj ĉeestos al bonveniga vesperbankedo, malgrandskala kaj grandskala interparoloj kaj gazetara konferenco, kaj interŝanĝos opiniojn ĉefe pri la ekonomia kaj financa situacio de la mondo, aferoj de la Grupo 20, reformado de la internacia financa institucio, klimata ŝanĝiĝo kaj kunlaboro inter la 4 landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto