Vizitu Forumon

Rus-usona nova traktato pri nuklea malarmado influos tramonde nuklean malarmadon

(GMT+08:00) 2010-04-08 09:53:38

La 7-an de aprilo en Prago, rusa prezidento Dmitry Medvedev diris, ke la rus-usona nova traktato pri nuklea malarmado influos tramonde nuklean malarmadon kaj nuklean nedisvastigon.

En gazetara konferenco Dmitry Medvedev diris, ke Rusio dankas Ĉeĥion ke tiu liveris oportunon por la subskribo de la rus-usona nova traktato pri nuklea malarmado. Li opiniis, ke la nova traktato estas grava dokumento, kiu en granda grado koncernas la tutan nuklean malarmadon kaj tutmondan situacion.

Ĉeĥa prezidento Vaclav Klaus diris, ke kun la eskaladiĝo de la terorismo la nova traktato pri nuklea malarmado, subskribita de Rusio kaj Usono, utilas al mildiĝo de la internacia streĉeco. Li refoje esprimis konsolon al la viktimoj trafitaj de la terorisma atako en la metroo de Moskvo. Dmitry Medvedev esprimis, ke Rusio uzos plu ĉiajn rimedojn por batali kontraŭ terorismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto