Vizitu Forumon

Ĉinio volas peni plu por procezo de internacia nuklea malarmado

(GMT+08:00) 2010-04-08 17:51:41

La 8-an de aprilo en regula gazetara konferenco en Pekino, Jiang Yu, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis, ke Ĉinio volas peni plu kune kun la internacia socio por antaŭenigi procezon de la internacia nuklea malarmado. Ŝi diris: "La ĉina politiko pri nuklea malarmado estas konsekvenca, eksplicita kaj travidebla. Ĉinio ĉiam restas ĉe la opinio, ke oni komplete malpermesu kaj tute detruu nukleajn armilojn, firme sekvas memdefendan nuklean strategion, ĉiam restas fidela al la politiko ne uzi la unua nukleajn armilojn en ia ajn stato de iu ajn tempo, kaj eksplicite promesas, ke ĝi ne uzos nuklean armilon al sennukle-armilaj landoj kaj regionoj nek minacos ilin per nuklea armilo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto