Vizitu Forumon

Ses landoj faris interkonsiliĝon pri la irana nuklea problemo

(GMT+08:00) 2010-04-09 10:28:21

La 8-an de aprilo en Nov-Jorko, senditoj de Usono, Francio, Ĉinio, Rusio, Britio kaj Germanio okazigis interparolon kaj diskutis pri irana nuklea problemo.

Post la interparolo, rusa konstanta sendito en UN Vitaliy Churkin diris al raportisto, ke neniu volas puni Iranon kaj la interparolo celas revenigi Iranon al intertraktado.

Ĉina sendito en UN Li Baodong diris, ke Ĉinio plue akcentas solvi la iranan nuklean problemon per diplomatia vojo.

Usona sendito Susan Rice diris, ke la interparolo estas merita, tamen ŝi ne informis pri detalo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto